» » » Rakontoj

Rakontoj

Rakontoj
Category: Fiction
Author: Arbes Jakub
Title: Rakontoj
Release Date: 2006-04-14
Type book: Text
Copyright Status: Public domain in the USA.
Date added: 25 March 2019
Count views: 44
Read book
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 22
ESPERANTA BIBLIOTEKO DE ĈEĤAJ AŬTOROJ
Volumo I
J. ARBES
RAKONTOJ
KUN LA PERMESO DE L' AŬTORO TRADUKIS EL ĈEĤA LINGVO
JOS. GRŇA
Eldonis FERD. BOHÁČEK, Jevíčko
Moravio, Aŭstrio
1908
Presejo Družstvo knihtiskárny, Hranice.

Eldonante tiun ĉi unuan libron de esperantaj tradukoj el la ĉeĥa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaŭ tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj la konojn pri la ĉeĥa literaturo, ĝis nun ankoraŭ malmulte konata ekster la limoj de mia patrujo.

Al sinjoroj H. Bouška en Praha, Th. Čejka en Bystřice-Hostýn kaj Edm. Kolkop en Jevíčko mi esprimas mian sinceran dankon por la korekto de tiu ĉi libro

La tradukinto.


ENHAVO

J. Arbes
El la vivo de Mozart
La blanka edziniĝa vesto
La unua nokto ĉe la mortinto
Moderna Magdaleno


J. ARBES.

Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj ĉeĥaj, naskiĝis en Smíchov1 (legu: Smiĥov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li fariĝis redaktoro de ĉefaj ĵurnaloj ĉeĥaj (1866 ĝis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la literaturo.

De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj ĵurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. Suferinte mizeron en sia junaĝo, J. Arbes havis ĉiam la koron malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraŭ la persekutantoj kaj premantoj de l' malriĉuloj, kontraŭ la neniigantoj de l' spirito kaj la korpo.

Arbes skribis ĉiam pri la vivo reala kaj ankaŭ tie, kie la romano aŭ rakonto estas fonditaj sur scenoj ŝajne misteraj kaj fantaziaj, oni povas ĉion nature klarigi per la trankvila prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro.

Sed la ĉefa merito de Arbes restos por ĉiam tiu fakto, ke krom la sociala romano li kreis ankaŭ tute originalan specon de l' bela literaturo — siajn karakterizajn romanedojn, kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la ĉeĥaj verkistoj. La romanedoj: Newtonův mozek (La cerbo de Newton), Svatý Xaverius (Sankta Ksaverio), Zázračná madonna (Mirakla madono), Prvni noc u mrtvoly (La unua nokto ĉe la mortinto), Akrobati (Akrobatoj), Sivooký démon (Grizokula demono), Poslední dnové lidstva (La lastaj tagoj de l' homaro), Vymírající hřbitov (Elmortanta tombejo), Kandidáti existence (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere klasikaj, vera kaj daŭra monumento por la tuta estonteco.

La ĉeĥa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la ĝenerala estimo kaj amo, kiujn li ĝuas ĉe la tuta ĉeĥa publiko ne sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaŭ pro siaj personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa freŝa spirito kaj rekta, sincera karaktero.

EL LA VIVO DE MOZART.
I.
EN BERTRAMKA.

Silenta somera vespero...

Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en teretaĝan ĉambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara viro de malgranda, pli multe ŝvelinta, ol korpulenta talio.

Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborĉambro. Laŭ sia kutimo li estas laborinta kun streĉo de ĉiuj siaj fortoj.

Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan ĉielon en la freŝan, sanigan aeron en la ombroplenan ĝardenon, kuŝantan laŭlonge la vinberejo Bertramka antaŭ la fortikaĵpordego de Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de l' altaĵo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Malá Stranal.

Tiam — en la antaŭlasta dekjaro de la dekoka jarcento — tiuj lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, vastiĝis tiam kampoj; sur ĝia norda deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la nomo »Poslovina«.

La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altaĵo super la tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Ĉi tie estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la ĝardeno, vastiĝanta parte en la valeto sur la malsupro de l' altaĵo, parte sur la altaĵo mem ĝis ĝia supro, estis ĉarma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj muĝo grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post turmentoj kaj laciga laboro ripozi...

Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por ke li ripozu en la ĉarma angulo, ne konis ripozon.

Lia spirito eĉ tie ĉi, kie ŝajne estis nenia impulso al la spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun streĉado de ĉiuj fortoj ĝis la tuta senfortiĝo.

Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li ĵus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj — ĉio cetera — eĉ la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon...

Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne moviĝis el sia laborĉambro.

La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan gaston, trovis la pordon de l' ĉambro fermita kaj ne kuraĝis interrompi la komponiston...

Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaŭ malfortaj homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute ordinaraj — ili ankaŭ malsaniĝas kaj laciĝas, en ilia vivo ankaŭ okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero.

Kaj simile ankaŭ Mozart, kiam loĝante vizite ĉe sia amiko en Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«.

Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam tiel ekstreme kiel tiun ĉi fojon, kiam antaŭe senĉese freŝa, neelĉerpebla fonto de l' fantazio ŝajnis kvazaŭ subite elĉerpita, dezerta, senfrukta...

Mozart estis morte malĝoja. Lia spirito ŝajnis vagi en la nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco.

Kiel volonte ankoraŭ nun li laborus plue! Sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson. Ĉiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo fluantaj melodioj kuniĝadis en malprecizan, malklaran ĥaoson — en tutan disonancon...

Vane li klopodis aŭdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj aŭdigante sole izolitajn tonojn — ne interligitajn...

Kaj longe, longe li sidis poste kvazaŭ rigidiĝinta kun mallevita kapo al la brusto.

Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj — poste denove silento.

Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro en la ombroplenan ĝardenon.

La suno ĵus subiris; sanga, sed jam paliĝanta sunradiaro superverŝadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn kaj vojetojn, kurbiĝantajn supren sur la kruta deklivo...

Ĉirkaŭe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj tonoj de l' kanto najtingala momenton aŭskultis, malrapide stariĝis kaj alproksimiĝinte al la malfermita fenestro, rigardis senpense en la ruĝetan malplenon.

Poste li turnis sin malrapide — senpense malfermis la pordon, senpense malsupreniris en la ĝardenon kaj iris malrapide unue sur la vojetoj surŝutitaj de la flava sablo, poste sur la vojetoj ĉiam malpli ireblaj kaj ĉiam pli tordolinie irantaj supren...

Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan kadavron, havanta atenton por nenio ĉirkaŭ si.

Malrapide, ŝanceliĝante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, li iris sur la neireblaj vojetoj ĉiam pli supren, ĝis li atingis preskaŭ la supron de l' altaĵo, de kiu vidiĝis belega panoramo de unu parto de Praha.

Ĉi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la ĉarman pentraĵon de Praha dronanta en la ruĝeta, sed ĉiam pli paliĝanta lumo.

Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentraĵon.

Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel ŝtalo — penso neniiganta...

En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«, kiun li ĵus komponis, estas destinita por la prezentado en Praha — en la ĉarmoriĉa, antikva kaj glorplena urbo plena de spertaj muzikaj specialistoj — en la urbo, kiu en la paliĝantaj rebriloj de l' subirinta suno ĵus ensorĉis lin...

Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li kuraĝas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum kies efektivigado ĉiuj liaj spiritaj fortoj preskaŭ tute laciĝis, prezenti por la prijuĝo antaŭ ĉio al Praha. Ŝajnis al li — kaj tio okazas ofte al ĉiu juste kreanta geniulo — ke lia verko estas malforta, nesufiĉe arta fuŝverko — ke ĝia kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' ĉeĥa popolo ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj estis tutmonde konataj...

Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malĝoja.

De l' antaŭa spirita penado la malfortigita rigardo vagis sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li devis sidiĝi en la herbon.

Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, dolora enprofundiĝo... En lia kapo kruciĝis miloj da pensaj fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian animon...

Dume jam krepuskiĝis; ĉirkaŭe regis profunda silento.

Subite el malluma densaĵo de l' malsupra parto de l' ĝardeno profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo.

Mozart levinte la kapon aŭskultis.

Sed la sorĉplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore kaj turmente influis lian ekscititan animon. Ŝajnis al li, ke ĝi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuraĝajn klopodojn de ĉiuj, kiuj kuraĝas deziri pli multe, ol kion sopiras kaj

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 22
Comments (0)
reload, if the code cannot be seen
Free online library ideabooks.net