» » La Murdoj de Kadavrejo-Strato

La Murdoj de Kadavrejo-Strato

La Murdoj de Kadavrejo-Strato
Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato
Release Date: 2006-05-06
Type book: Text
Copyright Status: Public domain in the USA.
Date added: 25 March 2019
Count views: 10
Read book
1 2 3 4 5 6 7 8 9
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
EDGAR ALLAN POE
(1809-1849)
LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO
Esperantigis
EDWIN GROBE
1998
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono
Edgar Allan Poe
"LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO"
Unua Eldono, Aŭgusto, 1998
Origina Anglalingva Titolo
"THE MURDERS IN THE RUE MORGUE"
LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO

La mensaj kvalitoj nomiĝantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. Ni taksas ilin ĉefe laŭ iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informaĵoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas ĉiam fonto de la plej vigla ĝojo. Same kiel la fortikulo festegas sian fizikan potencon, ĝuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn muskolojn, feliĉigas la analiziston tiu intelekta agado kiu malimplikas. Li spertas plezuron plenumante eĉ la plej bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li ŝatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de ĉiu, gradon da sagaceco kiu al la ordinara prikonscio ŝajnas preternatura. Liaj rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan aspekton, verdire, de intuicio.

La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe tiu plej alta branĉo nomiĝanta, maltaŭge kaj, kvazaŭ superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. Ŝakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke ŝakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege miskompreniĝas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antaŭparolas per hazarde elektitaj perceptaĵoj iom strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matĉo de damludo ol ĉiuj komplikaj ŝakludaj frivolaĵoj.

Ĉe ŝakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun diversaj kaj ŝanĝantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro ĝi estas) tion kio estas nur kompleksa. La atento ĉi-tie potence alvokiĝas. Se ĝi malvigliĝas nur momenteton, preteratentaĵo okazas, kaj rezultas vundo aŭ malvenko. Pro tio ke la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaŭ envolvitaj, pli multnombriĝas la ebloj ke okazu tiaj preteratentaĵoj. Naŭ fojojn el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu venkas.

Ĉe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan malsamecon, malmultnombriĝas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantaĝojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matĉon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentaĵon. Memklare estas ke ĉi-tie venko efektiviĝas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin transĵetas en la spiriton de sia kontraŭstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje eĉ absurde facilajn) per kiuj delogi en eraron aŭ hastigi en miskalkulon.

Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan intelekton laŭraporte distriĝas pretermezure ĝin ludante dum ili sin senigas kontente je ŝakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, ekzistas nenia samspecaĵo povanta tiom forte laborigi la analizkapablon.

Povas esti ke la plej bona ŝakludanto de la tuta Kristanlandaro estas nur la plej bona ŝakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas kapablon sukcesi pri ĉiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso kontraŭbatalas menson.

Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon inkluzivantan komprenon pri ĉiuj fontoj el kiuj laŭleĝaj avantaĝoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaŭ multformaj kaj ripozas ofte en pensadkaŝejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj ĝis tiu punkto koncentrema ŝakludanto povas bone sukcesi ludante viston ĉar la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura meĥanismo de la ludo) estas sufiĉe kaj ĝenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro kaj agi "laŭlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laŭ ĝenerala opiniaro, bonan ludadon.

Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke elmontriĝas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da observaĵoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informaĵoj sidas ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la observado. La bezonata scio estas: kion observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, ĝin komparante kun tiu de ĉiu kontraŭstaranto. Li konsideras la manieron en kiu ĉiu ludanto aranĝas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton post atuto, honoraĵon post honoraĵo, laŭ la rigardoj kiujn la rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas ĉiun mienŝanĝon dum antaŭenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo, triumfo, ĉagreno. Laŭ la maniero enmanigi prenon li taksas ĉu la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontraŭstaranto ĝin surtablenigas. Hazarda aŭ senatenta vorto; senintenca faligo aŭ renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aŭ senzorgo de la klopodo tion kaŝi; la komptado de la prenoj kun ilia aranĝordo; embaraso, hezitado, avideco aŭ timego—ĉiuj havigas al lia ŝajne intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavaĵon de ĉiu ludmano kaj ekde tiam antaŭen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado kvazaŭ la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn kartaversojn.

La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla inĝenieco; ĉar, kvankam la analizisto laŭnecese inĝenias, la inĝeniulo ofte mirinde malkapablas analizi. La konstru- aŭ kombinscipovo, pere de kiu la inĝenieco kutime evidentiĝas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi opinias) atribuis apartan organon, supozante ĝin esti prakapablo, elmontriĝis tiel ofte ĉe homoj kies intelekto en ĉiu alia maniero alproksimiĝis idiotecon ke abunde komentas la kondiĉon aŭtoroj pri moroj. Inter inĝenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke inĝeniuloj estas ĉiam fantaziaj dum aŭtentaj imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol analizaj.

La sekvonta rakonto ŝajnos al la leganto sendube speco de komentario pri tiuj ĵus proponitaj teorioj.

Loĝante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., mi ekkonatiĝis tie kun iu S-ro C. Aŭgusto Dupino. Tiu juna estimato fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malriĉa vivnivelo ke la energio de lia karaktero venkiĝis sub ĝi kaj li ĉesis frekventi la mondon aŭ entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de liaj kreditoroj ankoraŭ restis al li eta ero de lia heredaĵo, kaj, helpe de la enspezoj devenantaj de ĝi, li sukcesis, pere de rigora ekonomio, akiri la bazajn bezonaĵojn de la vivo sen devi okupiĝi pri ties superfluaĵoj. Libroj, efektive, fariĝis lia ununura lukso kaj en Parizo tiuj facile haveblas.

Nia unua renkontiĝo okazis ĉe malmultkonata biblioteko de Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni serĉu sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni ekkunestis. Mi ege interesiĝis pri la mallonga familia historio kiun li rakontis al mi kun ĉiu tiu malkaŝemo kiun ĉiu Franco permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaŭ la vasta etendiĝo de lia legadsperto kaj, antaŭ ĉio, mi sentis ardiĝi mian animon pro la sovaĝa avido kaj la vigla freŝeco de lia imagkapablo. Serĉante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkaŝe sciigis al li. Finfine ni aranĝis kunloĝadon dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laŭ stilo konvena al la iom fantazia malĝojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de longe dezertan pro superŝticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de Sankta-Ĝermano-Kvartalo.

Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, ĝi nin taksintus frenezuloj—kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero. Nia izoliĝo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la situejon de nia retiriĝo mi zorge malsciigis al miaj antaŭaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino ĉesis gasti kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem.

Mia amiko ĝuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu ĝin?): apartan amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute bonvole en tiu strangaĵo same kiel en ĉiuj ceteraj tiaĵoj liaj. Kun nepra senbrideco mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne plaĉis al la zibelkolora diino gasti ĉe ni, ni falsis ŝian ĉeeston. Je la unua matena tagiĝlumo ni fermis ĉiujn masivajn fenestroŝutrojn de nia malnova konstruaĵo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palaĉajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado—legante, verkante, konversaciante—ĝis kiam la horloĝo nin informis pri la alveno de aŭtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, daŭre diskutante pri la dumtagaj temoj, aŭ promenante tien kaj ĉien ĝis malfrua horo, serĉante inter la diboĉaj lumoj kaj ombroj de la granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila observado.

En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj

1 2 3 4 5 6 7 8 9
Comments (0)
reload, if the code cannot be seen
Free online library ideabooks.net